Ne krakas plu tondil' sur poplarbo, nek plu respondon eĥo resendas.
Sur dekliv', ŝarĝite de garbo da branĉoj, kaŝe, homo ascendas. En malproksim', martela ekfrapo de lignaĵist' resonis ... jam fino.
Nun sonas sole krio de knabo: «Kolombo! Burĝono! Blankino!» Ĉe lia kolo pendas herbaro en korb' maldensa el salikbranĉo.
La bestoj, ĉe herbbenko, heĝbaro, haltadas por branĉmordo, herbmanĝo. Vidante super domoj jam ĉie lazuran ŝvebon de fumĉifono,
ilin per serp' minacas li, krie: "Blankino! Kolombo! Burĝono!" Kaj jen alia serpo blankluma super Pania: flor' de l' sereno,
en la aero dolĉa, parfuma de fojn-odor', langvora ĝis sveno. Ĉi serpo inter steloj plu vagas tra la silento kvazaŭ de tombo.
De l' tero nur la knabo feruadas: «Burĝono! Blankino! Kolombo!( |